|
Elcherpajho de la libro
"Kombucha - healthy beverage and natural
remedy from the Far East" (Kombucho - saniga trinkajho kaj
natura kuracilo de la
Oriento) de Günther W. Frank Kombucho estas fungo, parenca al gisto, kiu ekzistas en formo de plata disko. |
I wish to express my sincerest thanks to Ms Joy Davies, Ireland, for translating this guide. UNICODE format.
Recepto por prepari
Kombucho-trinkajhon
Ingrediencoj
2. Kribru la teon (aù elprenu la tesaketon) kaj versu la likvajhon en vitran vazon. (Oni povas uzi vazon el porcelano, glazurinta fajenco aù korodimuna shtalo, tamen vitra estas la plej bona)
3. Aldonu la sukeron kaj kirlu ghis la sukero estas tute solvita.
4. Lasu la likvajhon malvarmighi ghis 20 -25 gradoj C.
5. Aldonu la vinagron aù Kombucho-trinkajhon.
6. Enmetu la Kombucho-fermenton.
7. Fermu la vazon per maldika tuko kiun vi strikte fiksu per elasta bendo aù shnureto. Necesas, ke la tuko ne malhelpas aero-cirkuladon, sed ke ghi shirmas la likvajhon de mushoj, polvo ktp.
8. Metu la vazon en varman lokon (prefere 23° - 27°, minimume 20° kaj maksimume 30°). Shirmu de brila sunlumo.
9. Fermentado daùras 8 - 14 tagojn, depende de la temperaturo. Dum la fermentado la sukero estas shanghita en karbonan dioksidon (CO2) kaj organikajn acidojn. La gusto iom post iom shanghighas de dolcha al acida.
10. Kiam la teo havas la ghustan acidecon (pH 2.7 - 3.2, depende de individua prefero), zorge elprenu la Kombucho-fermenton kaj versu la likvajhon en botelojn. Fermu la botelojn per korko kaj tenu ilin en malvarmeta loko. Tenu 10% el la likvajho kiel komencigilon.
11. Purigu la fermenton per varmeta akvo kaj tuj metu ghin en novan te-infuzajhon kun la tenita jam fermentita likvajho. Oni povas uzi la saman fermenton multfoje.
12. Lasu la trinkajhon maturighi kelkajn tagojn.
13. Kutime oni trinkas ghin trifoje dum la tago; antaù ol matenmanghi, post mangho dum la tago kaj jhus antaù ol enlitighi.
Por multobligi la fungon
La fermento povas aù shvebi che la supro de la infuzajho,
aù sinki ghis
la fundo. Se ghi
sinkas, nova fungo ekkreskos che la supro. Je la komenco la fungido
estas ege maldika,
sed iom post iom ghi plidikighas. Ju pli longe oni lasas ghin, des pli
dika ghi kreskas. Por
multobligi la fungon, estas konsilinde lasi ghin kreski dum 3 - 5
semajnoj. Kiam ghi
estos sufiche dika, ghi konsistos el facile apartigeblaj tavoloj, chiuj
el kiuj povas esti
uzata por prepari Kombucho-trinkajhon. Kiam la uzita fermento ighas
malhela kaj bruna,
forjhetu ghin kaj anstataùigi ghin per unu el ghiaj 'idoj'.
Tiu recepto estas la rezulto de:
jarcentoj de internacia sperto
scienca esplorado
jaroj de konfirma apliko
I would be delighted if some more languages could be added to the Kombucha Journal. I am looking for volunteers
who are willing to translate the articles into their language or check if the translation of the already existing documents are correct. If you find any mistakes in spelling and word order, would you then kindly send me an e-mail ?
Please send your translation to Günther W. Frank, e-mail frank@kombu.de
|
Reen - Rétour - Return to multilingual Mainpage |
| |
|
Worldwide Delivery by amazon.co.uk: Order Günther Frank's book Kombucha - Healthy Beverage and Natural Remedy from the Far East Today!
|
||
| New: If you have any problems to get my book from your bookshop you can order the book now directly through the author at a very favourable price: $28.20 including postage. Worldwide delivery. The book is available in English, German, French and Dutch. The Order Form is here | |||
|
© Copyright Günther W. Frank frank@kombu.de Germanio - Allemagne - Germany - Deutschland | ||