|
Elĉerpaĵo de la libro
"Kombucha - healthy beverage and natural
remedy from the Far East" (Kombuĉo - saniga trinkaĵo
kaj natura kuracilo de la
Oriento) de Günther W. Frank Kombuĉo estas fungo, parenca al gisto, kiu ekzistas en formo de plata disko. |
I wish to express my sincerest thanks to Ms Joy Davies, Ireland, for translating this guide.
Recepto por prepari
Kombuĉo-trinkaĵon
Ingrediencoj
2. Kribru la teon (aŭ elprenu la tesaketon) kaj versu la likvaĵon en vitran vazon. (Oni povas uzi vazon el porcelano, glazurinta fajenco aŭ korodimuna ŝtalo, tamen vitra estas la plej bona)
3. Aldonu la sukeron kaj kirlu ĝis la sukero estas tute solvita.
4. Lasu la likvaĵon malvarmiĝi ĝis 20 -25 gradoj C.
5. Aldonu la vinagron aŭ Kombuĉo-trinkaĵon.
6. Enmetu la Kombuĉo-fermenton.
7. Fermu la vazon per maldika tuko kiun vi strikte fiksu per elasta bendo aŭ ŝnureto. Necesas, ke la tuko ne malhelpas aero-cirkuladon, sed ke ĝi ŝirmas la likvaĵon de muŝoj, polvo ktp.
8. Metu la vazon en varman lokon (prefere 23° - 27°, minimume 20° kaj maksimume 30°). Ŝirmu de brila sunlumo.
9. Fermentado daŭras 8 - 14 tagojn, depende de la temperaturo. Dum la fermentado la sukero estas ŝanĝita en karbonan dioksidon (CO2) kaj organikajn acidojn. La gusto iom post iom ŝanĝiĝas de dolĉa al acida.
10. Kiam la teo havas la ĝustan acidecon (pH 2.7 - 3.2, depende de individua prefero), zorge elprenu la Kombuĉo-fermenton kaj versu la likvaĵon en botelojn. Fermu la botelojn per korko kaj tenu ilin en malvarmeta loko. Tenu 10% el la likvaĵo kiel komencigilon.
11. Purigu la fermenton per varmeta akvo kaj tuj metu ĝin en novan te-infuzaĵon kun la tenita jam fermentita likvaĵo. Oni povas uzi la saman fermenton multfoje.
12. Lasu la trinkaĵon maturiĝi kelkajn tagojn.
13. Kutime oni trinkas ĝin trifoje dum la tago; antaŭ ol matenmanĝi, post manĝo dum la tago kaj ĵus antaŭ ol enlitiĝi.
Por multobligi la fungon
La fermento povas aŭ ŝvebi ĉe la supro de la
infuzaĵo, aŭ sinki ĝis la fundo. Se ĝi
sinkas, nova fungo ekkreskos ĉe la supro. Je la komenco la fungido
estas ege maldika,
sed iom post iom ĝi plidikiĝas. Ju pli longe oni lasas
ĝin, des pli dika ĝi kreskas. Por
multobligi la fungon, estas konsilinde lasi ĝin kreski dum 3 - 5
semajnoj. Kiam ĝi
estos sufiĉe dika, ĝi konsistos el facile apartigeblaj
tavoloj, ĉiuj el kiuj povas esti
uzata por prepari Kombuĉo-trinkaĵon. Kiam la uzita fermento
iĝas malhela kaj bruna,
forĵetu ĝin kaj anstataŭigi ĝin per unu el
ĝiaj 'idoj'.
Tiu recepto estas la rezulto de:
jarcentoj de internacia sperto
scienca esplorado
jaroj de konfirma apliko
I would be delighted if some more languages could be added to the Kombucha Journal. I am looking for volunteers
who are willing to translate the articles into their language or check if the translation of the already existing documents are correct. If you find any mistakes in spelling and word order, would you then kindly send me an e-mail ?
Please send your translation to Günther W. Frank, e-mail frank@kombu.de
|
Reen - Rétour - Return to multilingual Mainpage |
| |
|
Worldwide Delivery by amazon.co.uk: Order Günther Frank's book Kombucha - Healthy Beverage and Natural Remedy from the Far East Today!
|
||
| New: If you have any problems to get my book from your bookshop you can order the book now directly through the author at a very favourable price: $28.20 including postage. Worldwide delivery. The book is available in English, German, French and Dutch. The Order Form is here | |||
|
© Copyright Günther W. Frank frank@kombu.de Germanio - Allemagne - Germany - Deutschland | ||